Ĉapitro OkHodiaŭ, nia unua tago en la arbaro, estis mirplena. Ni vekis kiam sunradio falis trans nia vizaĝo. Ni volis stariĝi saltante, kiam ni stariĝis je ĉiuj la matenoj de nia vivo, sed ni subite rememoris ke neniu sonorilo sonoris kaj ke neniu sonorilo sonoros nenie. Ni kuŝis dorse, ni elĵetis niajn brakojn, kaj ni rigardadis la ĉielo. La folioj havis arĝentajn bordojn kiuj tremis kaj ondetis kvazaŭ verda kaj fajra rivero alte super ni. Ni ne deziris movi. Ni subite pensis ke ni povis kuŝi tie tiam longe kiel ni deziris, kaj ni laŭte ridegis pri tio. Ni ankaŭ povus leviĝi, kuri, salti aŭ refali. Ni pensis ke tiuj estis sensencaĵoj, sed antaŭ ni povis scii, ni jam leviĝis saltante. Niaj brakoj elstreĉis kun propra volo, kaj nia korpo kirlis kaj kirlis, ĝis ni levis venton kiu movis la foliojn de la arbetoj. Tiam niaj manoj prenis brakon kaj nin svingis alte en arbo, sen ĉelo krom la miro de lerni la forto de nia korpo. La brako rompis kaj ni falis sur la musko kiu estis mola kvazaŭ kuseno. Tiam nia korpo, perdante senso, volviĝis multfoje sur la musko, sekaj folioj en nia tuniko, en nia hararo, en nia vizaĝo. Kaj ni subite aŭdis ke ni ridegis, ridegis laŭte, ridegis kvazaŭ neniu povo nin havis krom ridego. Tiam ni prenis nian vitran ujon, kaj eniris la arbaro. Ni daŭrigis, tranĉante la brakoj, kaj tio estis kvazaŭ ni naĝis tra maro da folioj, kun arbetoj kvazaŭ ondoj levante kaj faligante kaj levante ĉirkaŭ ni, kaj ĵetantaj iliaj verdaj gutaroj alten je la suproj de la arboj. La arboj partis antaŭ ni, antaŭe vokante nin. La arbaro bonveniĝis nin. Ni daŭrigis, senpense, senzorge, kun neniu sento krom la kanto de nia korpo. Ni haltis kiam ni malŝatis. Ni rigardis la birdojn sur la arbaj brakoj, kaj flugante el nia paŝoj. Ni prenis ŝtonon kaj sendis ĝin kvazaŭ sago al la birdo. Ĝi falis antaŭ ni. Ni faris fajron, ni kuiris la birdo kaj ĝin manĝis, kaj neniu manĝo antaŭe gustis tiel bone. Kaj ni subite pensis ke granda kontento estas trovanta en manĝaĵoj akiranta per nia propra mano. Kaj ni deziris malŝati denove, kaj baldaŭ, tiel ni povos senti tia stranga fiereco por manĝi. Tiam ni remarŝis. Kaj ni venis al rivereto kiu kuŝis kvazaŭ vitra streko inter la arboj. Ĝi kuŝis tiel kvieta ke ni ne vidis akvon sed nur la tranĉo en la grundo, en kiu la arboj kreskis malsupren, kuspitaj, kaj la ĉielo estis je la fundo. Ni genuiĝis je la rivereto kaj fleksis por trinki. Tiam ni haltis. Ĉar, en la blueco de la ĉielo sub ni, ni rigardis nian vizaĝon por la unua fojo. Ni sidadis senspire. Ĉar nia vizaĝo kaj nia korpo belegas. Nia vizaĝo ne estis kiel la vizaĝoj de niaj fratoj, ĉar ni ne sentis kompato kiam ni ĝin rigardis. Nia korpo ne estis kiel la korpoj de niaj fratoj, ĉar niaj membroj estis rektaj kaj maldikaj kaj malmola kaj fortaj. Kaj ni pensis ke ni povus fidi tiun estulon kiu rigardis nin el la rivereto, kaj ke ni havas nenian timon el tiu estulo. Ni marŝis ĝis la suno subiris. Kiam la ombroj kuniĝis inter la arboj, ni haltiĝis en kaveto inter la radikoj, tie ni dormos ĉi nokte. Subite, unue je la tago, ni rememoris ke ni estas la Kondamnita. Ni rememoris ĝin, kaj ridegis. Ni verkis ĉi tion en la papero kiu ni kaŝis en nia tuniko kun la verkintaj paĝoj kiu ni portis al la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj, sed neniam donis al ilin. Ni havas multe por paroli al ni mem, kaj ni esperas trovi la vortojn en la venontaj tagoj. Nun, ni ne povas paroli, ĉar ni ne povas kompreni. << Ĉapitro Sep - Enhavo - Ĉapitro Naŭ >> |