Ĉapitro DuLibereco 5-3000... Libereco Kvin-trimil... Libereco 5-3000.... Ni deziras skribi ĉi tiun nomon. Ni deziras elvoki ĝin, sed ni ne kuraĝas elvoki ĝin pli laŭta ol flustro. Ĉar estas malpermesita al viroj atenti inoj, kaj malpermesita al inoj atenti viroj. Sed mi pripensas unu el ĉiuj inoj, ili kies nomo estas Libereco 5-3000, kaj ni pripensas neniun alian. La inoj asignita por grundlabori loĝas en la Hejmo de la Kamparanoj preter la Urbego. Kie la Urbego finas estas granda ŝoseo kiu serpentas norden, kaj ni la Statobalauloj devas puriĝi tiun ŝoseon ĝis la unua meloposto. Heĝo lokas laŭ la ŝoseo, kaj preter la heĝo kuŝas la kampoj. La kampoj estas nigraj kaj plugitaj, kaj ili kuŝas kvazaŭ granda ventumilo antaŭ ni, kun siaj sulkoj prenita por iu mano preter la ĉielo, malfermante kiam ni venis al ni, kiel nigraj plisoj brilante kun maldikaj, verdaj brilaĵetoj. Inoj laboras surkampe, kaj iliaj blankaj tunikoj en la vento estas kvazaŭ flugiloj de marbirdoj batintaj super la nigra grundo. Kaj tie estis ke ni rigardis Libereco 5-300 piedirante laŭ la sulkoj. Ilia korpo estis rekta kaj maldika kiel fera klingo. Ilia okuloj estis mallumaj kaj malmolaj, kun nek timo nek afableco nek kulpo. Ilia hararo estis ora kiel la suno; ilia hararo flugis en la vento, brilante kaj sovaĝa. Ili ĵetis semojn el sia mano kvazaŭ ili bonvolis ĵeteti malindan donacon, kvazaŭ la tero estis almozulo sub iliaj piedoj. Ni staris kvietan; unue ni konis timon, kaj poste doloron, kaj ni staris kvietan do ni ne disverŝi ĉi tiun doloron plej kara ol plezuro. Tiam ni aŭdis voĉon el la aliaj voki ilian nomon; “Libereco 5-3000”, kaj ili turnis kaj marŝis reen. Tiel ni lernis ilian nomon, kaj ni staris vidante ilin eliri, ĝis ilia blanka tuniko perdiĝis en la blua nebuleto. La sekvanta tago, kiam ni venis al la norda ŝoseo, ni daŭrigis niajn okulojn sur Libereco 5-3000 je la kampo. Kaj ĉiu tago poste ni rekonis la malaneco de atendi nian horon je la norda ŝoseo. Kaj tie ni rigardadis Liberecon 5-3000 ĉiutage. Ni scias ne se ili ankaŭ nin vidis, sed ni opinias ke ili ja. Do unu tago ili proksimiĝis la heĝo, kaj subite ili turnis al ni, ili turnis kirlante kaj la movo de sia korpo haltiĝis, kvazaŭ sabrita, kiel subite ol ĝi komencis. Ili staris senmova kiel ŝtono, kaj ili rigardis rekte al ni, rekte al niaj okuloj. Rideto ne estis en ilia vizaĝo, nek bonveno. Sed ilia vizaĝo estis streĉita, kaj iliaj okuloj estis mallumaj. Tiam ili returnis samrapide, kaj formarŝis nin. Sed la sekvanta tago, kiam ni alvenis ŝosee, ili ridetis. Ili ridetis al ni kaj por ni. Kaj ni ridetis respondintan. Ilia kapo malantaŭfaliĝis, kaj iliaj brako faliĝis, kvazaŭ iliaj brakoj kaj ilia maldika blanka kolo estis subite afliktita de granda laceco, ili nin ne rigardis, sed la ĉielon. Ili rigardetis nin ŝultre, kaj ŝajnis al ni kvazaŭ ilia mano tuŝis nian korpon, mole glitante de niaj lipoj ĝis niaj piedoj. Ĉiumatene ek de tiam, ni salutis la alian kun niaj okuloj. Ni ne kuraĝis paroli. Estas malobeo paroli al homoj de aliaj Profesioj, krom grupe en la Sociaj Kunvenoj. Sed iam, starante je la heĝo, ni levis nian manon al nia frunto kaj malrapide movis ĝin, manplato sube, al Libereco 5-3000. Se la aliaj vidus tion, ili povus nenion diveni, ĉar ŝajnis kvazaŭ ni ombris niajn okulojn de la suno. Sed Libereco 5-3000 vidis kaj komprenis. Ili levis sian manon al sia frunto kaj movis ĝin simile ol ni. Tiel, ĉiutage, ni salutas Libereco 5-3000, kaj ili respondas, kaj neniu homo suspektas. Ni ne miras pri ĉi tiu nova peko de ni. Estas nia dua Malobeo de Prefero, ĉar ni ne pensas pri ĉiuj niaj gefratoj, kiel ni devas, sed nur pri unu, kaj ilia nomo estas Libereco 5-3000. Ni ja nomiĝis ilin en niaj pensoj. Ni nomiĝas ilin la Oroulino. Sed estas peko nomiĝi homojn kun nomoj kiu distingas ilin el aliaj homoj. Tamen ni nomiĝis ilin la Oroulino, ĉar ili ne estas kiel la aliaj. La Oroulino ne estas kiel la alia kaj ne gravas al ni la leĝo kiu diras ke viroj ne rajtas pensi pri inoj krom je la Sekskuniĝo. Tiu estas la okazo ĉiu printempo kiam ĉiu viro plej maljuna ol dudek kaj ĉiu ino plej maljuna ol dek ok estas sendita dum unu nokto al la Urbega Sekskuniĝejo. Kaj ĉiu el la viroj estas asignita unu el la inoj por la Konsilantaro de Eŭgeniko. Infanoj naskiĝis ĉiun vintron, sed inoj neniam vidas siajn filojn kaj filoj neniam konas siajn gepatrojn. Dufoje ni estis sendita al la Sekskuniĝejo, sed estas malbela, honta afero, pri kiu ni ne volas pensi. Ni ja rompis multajn leĝojn, kaj hodiaŭ ni rompis unu pli. Hodiaŭ ni parolis al la Oroulino. La aliaj inoj estis malproksime sur la kampo, kian ni haltis je la heĝo apud la ŝoseo. La Oroulino estis genuanta sola je la fosaĵo kiu kuŝas apud la kampo. Kaj la gutoj de akvo falante el iliaj manoj, kiam ili levis la akvon lipen estis kvazaŭ fajraj briloj en la suno. Tiam la Oroulino nin rigardis, kaj ili ne movis, tie genuante, nin rigardante, kaj lumaj cirkloj ludis sur ilia blanka tuniko de la suno je la fosaĵa akvo, kaj unu brileta guto falis el fingro de ilia mano kiu ili restis kvazaŭ frostiĝante en la aero. Tiam la Oroulino leviĝis kaj marŝis al la heĝo, kvazaŭ ili aŭskultis ordonon de niaj okuloj. La do aliaj Stratobalauloj de nia brigado malproksimas nin po cent pasoj sur la ŝoseo. Kaj ni opiniis ke Internacio 4-8818 ne malkaŝus nin, kaj ke kuniĝo 5-3992 ne komprenus. Do ni rekte rigardis la Oroulinon, kaj ni vidis la ombrojn de ilaj okulharoj je iliaj blankaj vangoj kaj la sunajn briletojn en iliaj lipoj. Kaj ni diris: “Vi belegas, Libereco 5-3000.” Ilia vizaĝo malmovis kaj ili ne forturnis siajn okulojn. Nur iliaj okulojn kreskiĝis, kaj iliaj okuloj plentriumfiĝis, kaj ĝi ne temis pri triumfo super ni sed pri triumfo super aĵoj kiu ni ne povis diveni. Kaj ili diris: “Kiu estas via nomo?” “Egaleco 7-2521,” ni respondis. “Vi ne estas frato de ni, Egaleco 7-2521, ĉar ni ne tion deziras.” Ni ne povas diri kio tio signifis, ĉar vortoj ne ekzistas por ilia signifo sed ni sciis senvorte kaj ni tiam sciis ĝin. “Ne,” respondis ni, “nek vi unu el niaj fratinoj” “Se vi ni vidus, inter multaj virinoj, ĉu vi nin rigardus?” “Ni rigardus vin, Libereco 5-3000, se ni vin vidus inter tutaj la teraj virinoj.” Tiam ili demandis: “Ĉu Stratobalauloj estas senditaj al malsamaj lokoj je la Urbego aŭ ĉu ili ĉiam laboras samloke?” “Ili ĉiam laboras samloke,” Ni respondis, “kaj neniu prenis ĉi tiun ŝoseon de ni.” “Viaj okuloj,” ili diris, “estas malsamaj ol tiuj de iu ajn homoj.” Kaj subite, senkiale, penso venis al ni, ni malvarmumis, malvarmumis ventre. “Kiom vi aĝas?” ni demandis. Ili ja komprenis nian penson, ĉar ili malleviĝis siajn okulojn por la unua fojo. “Deksepjaraj” ili flustris. Kaj ni suspiris, kvazaŭ granda pezo lasis nin, ĉar senkiale ni estis pensantaj pri la Sekskuniĝejo. Kaj ni pensis ke ni ne lasu la Oroulinon estu sendata tien. Kiel ni haltigis tion, kiel malpermesi la volo de la Konsilantaroj ni ne sciis, sed subite ni sciis ke ni tion faris. Do ni ne sciis kial tiu penso venis al ni, ĉar tiuj malbelaj aferoj malrilatis nin kaj la Oroulino. Kiu rilato ili povas havi? Tamen, senkiale, dum ni staris tien je la heĝo, ni sentis niajn lipojn tiriĝi pro malamo, subita malamo al ĉiuj niaj fratoj. Kaj la Oroulino ĉi tion rigardis kaj malrapide ridetis, kaj en tiu rideto estis la unua malfeliĉo vidinta de ni el ili. Ni opinias ke en la ina saĝo la Oroulino komprenis pli ol ni povas kompreni. Tiam tri kampaj fratinoj aperis, venante ŝoseen, do la Oroulino marŝis for de ni. Ili prenis la semsako, kaj ili ĵetis la semoj en la sulkoj forirante. Sed ili ĵetis la semoj hazarde, ĉar la mano de la Oroulino tremis. Do reirante al la Hejmo de la Stratobalauloj, ni sentis kiel ni deziris kanti, senkiale. Ni estis admonita ĉi tiu nokto je la manĝohalo, ĉar senkiale ni ekkantis laŭte kanton kiun ni neniam aŭdis. Sed malĝustas kanti senkiale, krom je la Sociaj Kunvenoj. “Ni kantas ĉar ni feliĉas,” ni respondis la Hejmestro kiu admonis nin. “Ja vi feliĉas,” ili respondis, “kiel alie povas esti homoj kiam ili vivas por siaj gefratoj?” Kaj nun, sidante ĉi tie en nia tunelo, ni miras pri tiuj vortoj. Oni malpermesas ne esti feliĉa. Ĉar, kiel oni sciigis nin, la homoj estas libera kaj la tero apartenas al ili; kaj ĉiuj la aĵoj sur tero apartenas al ĉiuj la homoj; kaj la volo de ĉiu la homoj kune bonas por ĉiuj; tial la homoj devas esti feliĉa. Tamen, sidante nokte en la granda halo, senvestiĝante por dormi, ni rigardas niajn fratojn kaj miras. La kapoj de niaj fratoj klinas. La okuloj de niaj fratoj malhelas, kaj ili neniam rigardas la aliajn okule. La ŝultroj de niaj fratoj ĝibas, kaj iliaj muskoloj estas tirintaj, kvazaŭ iliaj korpoj ŝrumpas kaj deziras ŝrumpi el la vido. Kaj vorto ŝtelis en niaj menso, kiam ni rigardas niajn fratojn, kaj ĉi tiu vorto estas timo. Timo pendas en la aero de la dormohaloj, kaj en la aero de la stratoj. Timo iras tra la Urbo, timo sen nomo, senformo. Ĉiu homo sentas ĝin kaj neniu kuraĝas paroli. Ni ankaŭ sentas ĝin, kiam ni estas ĉe la Hejmo de la Stratobalauloj. Sed ĉi tie, en nia tunelo, ni ne pli sentas ĝin. La aero puras sub la grundo. Ne estas odoro de homoj. Kaj tiu tri horoj donas nin forteco por la horoj super grundo. Nia korpo malkaŝis nin, ĉar la Hejma Konsilantaro rigardas nin malfide. Ne estas bona senti tro ĝojo aŭ esti tro ĝoja por vivi. Ĉar ni ne gravas kaj ne devas gravi al ni ĉu ni vivas aŭ mortas, kiu estas laŭ la volo de niaj fratoj. Sed ni, Egaleco 7-2521, ĝojis vivi. Se tio estas malvirto do ni ne deziras virto. Tamen niaj fratoj ne estas kiel ni. Ne ĉiu bonas kun niaj fratoj. Estas Frateco 2-5503, mallaŭta knabo kun saĝaj, afablaj okuloj, kiu ploras subite, senkiale, meztage aŭ meznokte, kaj iliaj korpo tremis kun plorsingultoj kiu ili ne povas klarigi. Estas Solidareco 9-6347, kiu estas brila junulo, sentemo, sed ili krias kiam ili dormas, kaj ili krias: “Helpu nin! Helpu Nin! Helpu Nin!” en la nokto, kun voĉo kiu malvarmumis niajn ostojn, sed la Kuracistoj ne povas sanigi Solidareco 9-6347. Kaj kiam nokte ni ĉiuj senvestiĝis, en la duonluma lumo de la kandeloj, niaj fratoj silentas, ĉar ili ne kuraĝas paroli la pensojn en ilaj mensoj. Ĉar ĉiu devas akordi kun ĉiuj, kaj ili ne povas scii se siaj pensoj estas la pensoj de ĉiuj, kaj tial ili temas paroli. Kaj ili ĝojetas kiam la kandeloj estas elŝaltitaj. Sed ni, Egaleco 7-2521, rigardas tra la fenestro la ĉielo, kaj paco ekzistas ĉielen, kaj pureco, kaj digno. Kaj preter la Urbego kuŝas la ebenaĵo, kaj preter la ebenaĵo, nigra sub la nigra ĉielo, tie kuŝas la Nemapitan Arbaron. Ni ne deziras rigardi la Nemapitan Arbaron. Ni ne deziras pensi pri ĝi. Sed ĉiam niaj okuloj revenas al tiu nigra loko apud la ĉielo. Homoj neniam eniras la Nemapitan Arbaron, ĉar ne ekzistas povo por esplori ĝin nek irejo por gvidi inter ĝiaj antikvaj arboj kiu staras kiel gardistoj de timigitaj sekretoj. Oni flustras ke unu aŭ dufoje centjare, unu el la homoj de la Urbo eskapis sola kaj kuras al la Nemapita Arbaro, sen voki aŭ kialo. Tiuj homoj neniam revenas. Ili pereas de malsato kaj de la krifoj de la sovaĝaj bestoj kiu vagas tra la Arbaro. Sed la Konsilantaro diras ke tio estas legendo. Kaj ni ja aŭdis ke ekzistas multaj Nemapitaj Arbaroj surtere, inter la Urbegoj. Kaj oni flustras ke ili kreskas super la ruinoj de multaj urbegoj de la Nedireblaj Fojoj. Arboj glutas la ruinoj, kaj la ostojn sub la ruinoj, kaj ĉiu kiu pereas. Kaj kiam ni rigardas la Nemapitan Arbaron, malproksima dum la nokton, ni pensas pri la sekretoj de la Nedireblaj Fojoj. Kaj ni miras kiamaniere ĉi tiujn sekretojn estis perdita al la mondo. Ni aŭdis de la legendoj de la grandaj bataloj, en kiu multaj homoj batalis en unu partio kaj malmultaj en la alia. Tiuj malmultaj estis la Malbonuloj kaj ili estis konkeritaj. Tiam grandaj fajroj furiozis tra la lando. Kaj en ĉi tiuj fajroj la Malbonuloj brulis. Kaj la fajro kiu estas nomita la Aŭroro de la Granda Renaskiĝo, estis la Skriptfajro en kiu oni bruligis ĉiuj la skriptoj de la Malbonuloj, kaj kun ilin, ĉiuj la vortoj de la Malbonuloj. Grandaj montoj de fajro staris en la placoj de la Urbegoj dum tri monatoj. Tiam okazis la Granda Renaskiĝo. La vortoj de la Malbonuloj... La vortoj de la Nedireblaj Fojoj... Kiu estas la vortoj kiuj ni perdis? La Konsilantaro kompatu nin! Ni ne deziris skribi tiun demandon, kaj ni ne sciis kion ni faris kiam ni skribis. Ni ne demandu ĉi tiun demandon kaj ni ne pensu ĝin. Ni ne vokis morton al nia kapo. Kaj tamen... Kaj tamen... Estas iu vorto, unu nura vorto kiu ne estas en la lingvo de homoj, sed kiu ja estis. Kaj tiu estas la Nedirebla Vorto, kiu neniu homo rajtas diri aŭ aŭdi. Sed okaze, kaj malofte, okaze, ie, unu el la homoj trovas tiun vorton. Ili trovas ĝin en peceĉoj de malnovaj manuskriptoj aŭ gravurita en fragmentoj de antikvaj ŝtonoj. Sed kiam ili diras ĝin ili estas mortigita. Neniu krimo estas punita per morto en ĉi tiu mondo, krom la nura krimo de dirado de la Nedirebla Vorto. Ni ja vidis tia homo vivbruligita je la Urbega Placo. Kaj tiu vido restas kun ni tra la jaroj, kaj ĝi fantomis nin, kaj sekvas nin kaj ne ripozigis nin. Ni estis knabo tiam, dekjarulo. Kaj ni staris en la granda placo kun ĉiu la geknaboj kaj la homoj de la Urbo, sendita por rigardi la bruligadon. Ili alportis la pekulon al la placo kaj gvidis ilin al la brulstalko. Ili disŝiris la langon de la Pekulo, tiel ili ne povus pli paroli. La Pekulo estis juna kaj alta. Lia hararo estis ora kaj Iliaj okuloj blua kiel mateno. Ili marŝis al la brulstalko, kaj iliaj paŝoj ne hezitis. Kaj el ĉiu la vizaĝoj je tiu placo, el ĉiu la vizaĝo kiu kriis kaj ŝirkriis kaj kraĉis en lin, ilia estis la plej trankvila kaj la plej ĝoja. Kaj la ĉenoj estis volvintaj ĉirkaŭ ilia korpo je la brulstalko, kaj oni fajriĝis ĝin, la Pekulo rigardis la Urbego. Maldika rivereto de sango kuris el la angulo de ilia buŝo, sed iliaj lipoj ridetis. Kaj monstra penso venis al ni tiam, kiu neniam forlasis nin. Ni ja aŭdis pri la Sanktuloj. Estas la Sanktulo de Laboreco, kaj la Sanktulo de la Konsilantaroj, kaj la Sanktuloj de la Granda Renaskiĝo. Sed ni neniam vidis Sanktulo nek kia devas esti la simileco de Sanktulo. Kaj tiam ni pensis, starante je la placo, ke la simileco de la Sanktulo estis la vizaĝo kiu ni vidis antaŭ ni je la flamoj, la vizaĝo de la Pekulo de la Nedirebla Vorto. Kiam la flamoj leviĝis, ion okazis kiu nur niaj okuloj vidis, alie ni ne estis hodiaŭ vivaj. Eble al ni ŝajnis. Sed ŝajnis al ni ke la okuloj de la Pekulo elektis nin el la homamaso kaj rigardis nin rekte. En iliaj okuloj estis nek doloro nek scio de la agonio de ilia korpo. Nur ĝojo en ili, kaj fiero, fiero plej sankta ol homa fiero rajtas esti. Kaj ŝajnis al ni ke tiuj okuloj penis diri nin io tra la flamoj, sendi al niaj okuloj vorto sen sono. Kaj ŝajnis al ni ke tiuj okuloj petis nin kolekti tiun vorton kaj ne forlasi ĝin de ni kaj de la tero. Sed la flamoj leviĝis kaj ni ne povis diveni la vorton... Kio–eĉ se ni devas bruli pro tio kiel la brulstalka Sanktulo –kio estas la Nedirebla Vorto? << Ĉapitro Unu - Enhavo - Ĉapitro Tri >> |